La spionromano tiel montras la finon de sia senkulpeco. La demokratio baziĝas sur iluzio : kredi je ĝi estas bona por naivuloj, tiuj kiuj ne vidas, ke la veraj agantoj estas super la amaso, aŭ tiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke la valoroj, kiujn ĝi afiŝas, estas realaj kaj neŭtraligas la streĉitecon inter emancipiĝo (politika) kaj dominado (socia). La jaroj post Hiroŝimo, de la malvarma milito, de la makartismo kaj de la sendependigaj militoj daŭrigis tiun vidmanieron kaj akrigas la cinikecon kaj la elitismon : OSS 117 (1949), James Bond (1953) kaj ekz-e S.A.S. (1965), ĉiuj „tre bone naskitaj“ kaj dotitaj de malkutimaj kapabloj, estas profesiuloj, same kiel la vera politiko estas afero de profesiuloj kaj estas movata de perfido, de duobla ludo, de murdo. [6] La veron de la eventoj oni prefere ne diru al la simplaj homoj : la libera mondo kaj la alia (kian ajn formon ĝi alprenas), ĉiuj uzas la samajn intrigojn kaj murdojn. La idealoj estas sufiĉe palaj.
[https://eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=2238]