Tiu fenomeno tute ne limiĝas al Francio, la usona ĵurnalo International Herald Tribune, ekzemple, spertis falon de siaj vendoj en 2003 je – 4,16 % ; en Britio, la Financial Times falis je – 6,6 % ; en Germanio, dum la lastaj kvin jaroj, la legantonombro falis je – 7,7 %, en Danio je
– 9,5 %, en Aŭstrio je – 9,9 %, en Belgio je – 6,9 %, kaj eĉ en
Japanio, kies loĝantoj estas la plej grandaj gazet-aĉetantoj, la
malkresko estis – 2,2 %. Sine de la Eŭropa Unio, dum la lastaj jaroj, la
nombro da venditaj ĵurnaloj falis je po 1 miliono da ekzempleroj
tage... Sur monda nivelo, la vendoj de gazetoj falas mezume ĉiujare po
2 %. Pro tio, iuj jam demandas sin ĉu la presita gazetaro ne estas afero
de la pasinteco, malaperanta komunikilo de la industria erao.
[https://eo.mondediplo.com/article964.html]